Karaj legantoj, kiel vi eble rimarkis, ekde iom da tempo ne aperis novaj artikoloj en nia blogo, kaj vi ne aŭdis multe da novaĵoj de ni. Fakte pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj. Aktivismo estas ofte entuziasmiga kaj pliriĉiga afero, sed ankaŭ temporaba kaj foje elĉerpa, pro tio estas tre grave en grupa kunlaboro ne preteratenti la bonfarton kaj motiviĝon de la unuopaj membroj, kaj de tempo al tempo rediskuti la bazojn de sia kunlabora agado. Paŭzoj povas esti utilaj al tiu ĉi celo. Hodiaŭ, la 11an de Julio 2016, la blogo Egalecen festas sian duan …
Pri nia agado dum SES
La teamo de Egalecen ĉeestis SES (Somera Esperanto Studado), ĉifoje en Martin, Slovakio, kaj ni multe agadis tie. Jen en la suba video vi povas vidi pri niaj programeroj, kiujn ni ankaŭ rapide klarigos ĉi tie. Baldaŭ estos IJK (Internacia Junulara Kongreso), kaj ni planas tie ripeti kelkajn de ĉi tiuj programeroj, kaj ankaŭ fari iujn aliajn, do se vi volas gustumi ilin antaŭe, certe plu legu!
Nia nova manifesto
Antaŭ unu jaro ni lanĉis ĉi tiun blogon, eksplicite esprimante ke ni celas ne iun specifan feminismon, sed male akceptas ĉiujn ĝiajn diversajn specojn kaj flankojn. Samtempe ni antaŭvidis, ke ni certe lernos kaj ke niaj opinioj uruevoluiĝos. Kaj vere: nia unua jaro estis ege riĉa: ni ĉiuj multon lernis kaj laŭŝtupe kreskis – kaj ni faris tion kune, dank’ al reciproka diskuto kaj interŝanĝo de ideoj. Tiu ĉi proceso, samkiel la fakto ke kelkaj el vi, niaj legantoj, esprimis ke al vi mankas plispecifigo de niaj celoj, gvidis al tio ke ni trovis nian specon de feminismo kaj ellaboris …
Analizo pri 2014
WordPress.com pretigis jarraporton por tiu-ĉi blogo. Unu metroo en Novjorko veturigas 1200 homojn. Tiu ĉi blogo estis vidita ĉirkaŭ 4400 fojojn en 2014. Se ĝi estus metroo novjorka, necesus 4 vojaĝoj por veturigi tiom da homoj. Ni alŝutis 14 bildojn, pli malpli po unu monate. La tago kun plej alta trafiko estis la 2a de septembro, kun 115 legitaj paĝoj. La plej populara afiŝo tiutage estis Gejrataj kaj feminismaj movadoj, bonvolu revizii viajn antaŭsupozojn. En 2014 estis publikigitaj 23 artikoloj. La plej legitaj artikoloj: Gejrajtaj kaj feminismaj movadoj, bonvolu revizii viajn antaŭsupozojn (0 komentoj) Aferoj, kiujn mi lernis pri pluramemo (12 …