8

Marta – la unua feminisma romano en Esperanto?

Ariel Bonkorpa analizo, literaturo

Antaŭnelonge ni en Egalecen decidis, ke ni faru libroklubon, por ke ni pli lernu pri literaturo en Esperanto, kaj por povi diskuti librojn, kies temoj rilatas al nia blogo. La unua libro, kiun ni prezentas al vi, estas Marta de Eliza Orzeszko, eldonita en la pola en 1873 kaj tradukita al Esperanto fare de Zamenhof en 1910. Laŭ iuj homoj, Marta estas unu el la fruaj feminismaj verkaĵoj en Esperanto. La intrigo koncernas Marta Swicka, kiu je la komenco de la verko ĵus vidviniĝis. Ŝi estas altklasulino, sola en la mondo krom ŝia filineto. Ŝi supozas, ke estos simple trovi laboron en Varsovio kaj …