Enkonduke ŝajne taŭgas diri pli pri kial kaj pri kio ni blogas, do jen: Ni estas diversaj esperantistoj-feministoj, kun diversaj opinioj, interesoj, vidpunktoj, aliroj al la temoj. Ni eĉ ne strebas difini feminismon, kaj jam entute ni ne strebas dikti ion pri ĝi. Ni ne havas iun programon aŭ manifeston, male ni esperas simple levi demandojn, krei dialogojn kaj pensi kaj pensigi pri la temoj en novaj manieroj, vastigante niajn komprenojn kaj superpasante niajn antaŭjuĝojn. Do alivorte, fakte ni mem ankoraŭ ne scias kia estos ĉi tiu blogo, ni baldaŭ vidos, sed mi supozas ke la blogaĵoj inkluzivos interalie esperantajn …