Novjara Podkasto de Egalecen: Fotoj – kiel zorgi pri konsento kaj privateco?

Ariel Bonkorpa konsento, Movado, podkasto, pozitiveco

Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina. Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES en Germanujo. Ili raportas pri la programero pri ĉiutaga konsento, kiun Manuela okazigis tie kaj kiun vi povas legi en la formo de artikolo kaze ke vi maltrafis ĝin. Daŭre rilate al JES, ni reagas al viglaj diskutoj kiuj post ĝi okazis en ĝia Telegram-grupo rilate al fotado. Kiel, kiun kaj kiam foti aŭ ne foti, kiel peti kaj certigi …

Nuntempaj Defioj de Feminismo

PK Aktivismo, femismo, Movado, pozitiveco

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo. La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita …

2

Konceptoj Pri Komunumoj

Ariel Bonkorpa analizo

Kiel Esperantisto, kiu okupiĝas pri la socijusteca movado, mi ofte pensas pri la vorto ‘komunumo’.

La ĝenerala difino de komunumo estas granda aŭ malgranda grupo de homoj, kiuj havas ion komunan. Tio povas esti ekzemple religio, normoj, identeco, ŝatokupoj ktp. La Esperantistaro estas ekzemplo de granda komunumo, kaj ankaŭ oni povus paroli pri la komunumoj de homoj, kiuj uzas rultabulojn aŭ aŭskultas metalrokan muzikon.

2

Muziko kaj Genra Egaleco en Esperantujo

Ariel Bonkorpa analizo

Ĉi tiu artikolo uzas la neoficalan sufikson -iĉ. Ĝi funkcias kiel la virgenra malo de la sufikso -in. Tiel la vortoj ‘ino’ kaj ‘iĉo’ egalas al ‘virino’ kaj ‘viro’ en fundamenta Esperanto. Ĝenerale kiam oni parolas pri Esperanta kulturo, oni laŭdas la verdajn muzikistojn kiel bona ekzemplo de ĝia riĉeco. Sed, laŭ Cristina Monica kaj Ariel Bonkorpa, endas levi la temon de seksismo kaj malegaleco ene de tiu sceno. La ĉefa parto de ĉi tiu artikolo estas de Cristina kiel gastkontribuanto, kun aldonaj komentoj de Ariel (antaŭe konata kiel Rolando). Cristina Kiom da muzikistinoj koncertis dum via lasta kongreso? Kaj …

3

Pri Egalecen kaj malegaleco dum la pasinta UK

verdamaro Movado

  Post la Nitra UK, Egalecen ricevis la jenan leteron de unu el la partoprenantoj, kiun ni kun ria konsento kundividas kun vi: Karaj, Du notojn mi pensis ke mi devu sendi al vi, unu pri la agado de Egalecen dum la pasinta UK, kaj la alia pri ekzemplo de malegaleco en la kongresa programo.     [Pri Egalecen] Pasintjare post SES mi sendis al vi komenton pri via programero tie. Precize, mi skribis: “Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia …

2

Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.

Egalecen Aktivismo, femismo, lingvo

Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro. Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro. Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en …

Kion Zamenhof dirus hodiaŭ?

Egalecen Aktuale

Enhavaverto: rasismo Hodiaŭ, la 15an de decembro, esperantistoj en la tuta mondo celebras la memoron de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Sed Zamenhoftago temu nek pri tosti kaj festeni kun samideanoj, nek pri aĉeti esperantan libron. Laŭ mi, ĝi temu pri tio ke ni honorigu la ideojn de Zamenhof per vivi ilin, do per apliki ilin al nia situacio ĉi tie kaj ĉi tiam. Ĉirkaŭrigardante, mi ne povas ne rimarki ilian akran aktualecon. Por situi min geopolitike: mi loĝas en Eŭropo. En la pasintaj monatoj, la plej diskutata temo ĉi tie estas la tielnomata rifuĝinta krizo. Unufraze temas pri …

1

Kiel esti bona Esperantisto

Ariel Bonkorpa video

Ne temas ĉiam pri diskuti neologismojn kaj enŝovi mankantajn akuzativojn – por pli evoluigi Esperantujon ni bezonas aktivan kaj konsciencan agadon celitan al forigo na diskriminacio kaj inkluzivo na ĉiuj homoj. Spektu ĉi tiun videon por ekscii pli!