Novjara Podkasto de Egalecen: Fotoj – kiel zorgi pri konsento kaj privateco?

Ariel Bonkorpa konsento, Movado, podkasto, pozitiveco

Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina. Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES en Germanujo. Ili raportas pri la programero pri ĉiutaga konsento, kiun Manuela okazigis tie kaj kiun vi povas legi en la formo de artikolo kaze ke vi maltrafis ĝin. Daŭre rilate al JES, ni reagas al viglaj diskutoj kiuj post ĝi okazis en ĝia Telegram-grupo rilate al fotado. Kiel, kiun kaj kiam foti aŭ ne foti, kiel peti kaj certigi …

Egalecen Podkasto #02: Alirebleco

Ariel Bonkorpa podkasto

La podkasto revenas! Ĉifoje ni diskutas la temon de alirebleco, citante la diversajn kongresojn, kiujn ni partoprenis, kaj iliajn sukcesojn kaj malsukcesojn rilate al la temo. Por pli scii pri la koncepto, legu nian rimedon ‘Kontrollisto pri Alirebleco’. Rigardu ankaŭ niajn ŝildojn por genroneŭtraj necesejoj. La ludo menciita de Ariel, “Alicio en la Kurioza Kongreso”, disponeblas ĉi tie. Ni bonvenigas komentojn, pensojn, kaj ideojn. Ĉu vi havas proponojn, kiel pli alirebligi kongresojn? Ĉu vi havas temon, pri kiu vi ŝatus, ke ni parolu dum la venonta podkasto? Komentu sube, aŭ mesaĝu al egalecen@gmail.com Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/347148376″ …