Enhavavertoj: rasismo, kultura alproprigado, blackface Baldaŭ estos haloveno, tre mojosa festo, sed ne sena je problemoj. Pasintjare ni skribis pri la fenomeno de ‘seksumallogaj’ kostumoj kaj la hontigado, kiu okazas tiurilate. Sed estas alia kampo, kie homoj (foje nescie) fuŝas per halovenaj kostumoj: rasismo. Temas pri tio, ke iuj ŝatas porti kulturojn kaj rasojn kiel kostumojn, sen vere pensi pri la konsekvencoj de tio. Tial ni decidis prezenti videon al vi de Kat Blaque, jutubisto kiu ofte parolas pri tiaj temoj, subtekstigita en Esperanto. Klaku la suban bildon por spekti ĉe Amara. La video estas iom malnova, tamen ankoraŭ ege …
La Paska Koŝmaro aŭ Seksismaj Tradicioj
Enhavaverto: perforto, perfortaj tradicioj, alkoholo, En Slovakujo (mia devenlando), oni havas kripan pasklundan tradicion. La iĉoj vizitas la inojn (ĉiujn siajn familianinojn kaj konatulinojn) en iliaj hejmoj, batas ilin per batiloj faritaj de plektitaj salikaj branĉoj kaj verŝas akvon sur ilin (kutime de boteloj aŭ siteloj, foje nur simbole ŝprucetas, sed foje eĉ ĵetas la inon mem en plenan bankuvon aŭ vilaĝe en rivereton). Origine tiuj agoj simbolis ke la inoj estu sanaj kaj fertilaj. Do la iĉoj ricevas de la inoj dankojn forme de pentritaj ovoj, manĝaĵoj, dolĉaĵoj, alkoholaĵoj kaj foje eĉ mono. Mi ĝenerale ne estas kontraŭ kulturaj …
Forgesu pri floroj: 5 manieroj kiel festi la Internacian virinan tagon
Postmorgaŭ, la 8an de marto, estas la Internacia virina tago. En multaj landoj oni festas ĉi tiun tagon per tio ke inoj ricevas (ofte de iĉoj) florojn, dolĉaĵojn aŭ aliajn donacetojn, kune kun gratuloj (indas demandi: gratuloj al kio?). Sed redukti ĉi tiun tagon al flordonacado ne nur malvidebligas la problemon de malegaleco, sed eĉ reprezentas ĝuste tiujn patriarkecajn sintenojn kiujn la Virina tago celas kontraŭbatali. Do, kiel vi povas festi la Virinan tagon anstataŭe? Ni pretigis por vi liston kun kelkaj konsiloj: Partoprenu eventon. Plej verŝajne en via urbo okazas iu demonstracio, prelego, diskutrondo, teatraĵo, filmmontrado aŭ simila aranĝo. …
Karnavalaj memoroj
Hodiaŭ en multaj landoj oni festas la Karnavalon, tradician katolikan feston, kies plej karakteriza trajto estas vestado de maskoj kaj kostumoj. Ĝi estas ofte tre ŝatata festo de la infanoj, sed ankaŭ de la plenkreskuloj. Verdire dum mia infanaĝo mi neniam aparte ŝatis la Karnavalojn, tamen mi estis kvazaŭ devigata ilin festi, kaj ĉiujare partopreni al tedaj kaj bruaj paradoj, surhavante ofte malkonfortajn kaj foje iom ridindajn kostumojn. Pri tiuj festoj mi havas kelkajn memorojn, inter kiuj du restis bone impresitaj en mia kapo, eĉ post tiom longa tempo. Unu jaron, kiam mi estis eble 4 aŭ 5 jaraĝa, por la Karnavalo mi …
Kiel travivi la festotagajn bankedojn
Enhavaverto: dikfobio, manĝ(eg)ado, dietado. Jen estas denove la periodo de la jaro kun plej multaj festotagoj! Kaj multaj el ni antaŭĝojas la vintrajn feriojn (pardonu la Eŭrop-centrismon), kiel momenton por ĝui delicajn tradiciajn manĝojn en kompanio de niaj karuloj. Tamen tiaj okazoj povas esti granda streĉo por tiuj kiuj sekvas dieton, kaj ankaŭ por tiuj kiuj, male, tute ne dietas. Mi estas unu el la bonŝanculoj, kiuj neniam devis batali kontraŭ sia pezo, kaj fakte dum la tuta vivo ĝis nun mi ĝuis la privilegiojn, kiujn la fakto esti maldika donis al mi. Sed ĉi-jare mi spertas novan, apartan situacion. Iuflanke, mi bezonas sekvi striktan dieton pro sanproblemoj, nome multaj …
Kion vi devus scii pri halovenaj kostumoj
Enhavaverto: hontigado laŭ aspekto (slut-shaming), objektigo de virinoj. Antaŭ kelkaj tagoj oni festis Halovenon. Hodiaŭ ĝin festas ankaŭ Egalecen, nome per pensigi vin pri seksismo ligita al halovenaj kostumoj. Ĉu kaj kiel vi festas Halovenon dependas de tio kie en la mondo vi loĝas. Mi ŝajne la unuan fojon en la vivo surmetis halovenan kostumon antaŭ du jaroj, ĉar mi tiam troviĝis en Norda Ameriko, kie tia tradicio fortas. Sed eĉ se vi en via lando neniam spertis ĝin realvive, vi plej verŝajne multfoje vidis ĝin en la televido, do vi rekonos la aferojn pri kiuj mi parolos. Ĉiukaze, antaŭ …