Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn. …
Trateratra! Egalecen havas podkaston!
Kun granda ĝojo ni anoncas la lanĉon de nia podkasto! Ĝi ankoraŭ ne havas fiksitan nomon, sed kiel la cetero de nia blogo, ĝi nature evoluos laŭ niaj voloj kaj bezonoj. Kaj ne nur estas la inaŭgura epizodo, sed estas la podkasto de la somero! Kial? Ĉar ni elektis la perfektan somerecan temon: vestaĵkodoj en varma vetero! Ni decidis diskuti ĉi tion, ĉar unu el niaj legantoj kontaktis nin pri tio. Do se vi volas, ke ni diskutu ion specifan, ne hezitu diri! Komentu sube aŭ mesaĝu al ni rekte ĉe egalecen@gmail.com Vi povas aŭskulti la podkaston sube ĉe YouTube kaj Soundcloud …
Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj
La plej kutima klarigo kiun oni donas pri la distingo inter genro kaj sekso estas jena: Sekso estas biologia, dum genro estas socia. Tiu klarigo povas esti tre utila por komprenigi ke homaj ecoj ne estas diktitaj de iliaj korpoj, sed samtempe ĝi estas tro simpliga. En ĉi tiu artikolo, mi ŝatus atentigi pri aliaj eblaj difinoj de la interrilato inter sekso kaj genro, laŭ pluraj diversaj teoriaj skoloj de feminismo kaj kviraj studoj. Pro koncizeco mi prezentos ilin en du grupoj: mal/konstruismaj kaj postkonstruismaj teorioj (Lykke, Feminist Studies, 2010). La disvastiĝo de “genro” kiel koncepto kaj la supre menciita …
La ĉeĥa versio de la numero ”Genra Revolucio” de National Geographic estas senskrupule transfoba
Antaŭavertoj: transfobio, gejofobio Eble vi jam aŭdis, ke la prestiĝa revuo National Geographic antaŭnelonge publikigis tutan numeron dediĉitan al ”genra revolucio”. Multaj homoj konsideras tion interalie paŝo antaŭen por videbligo kaj valorigo de homoj kies genra identeco ne apartenas al la normo. Tamen, National Geographic estas publikigata en pluraj landoj kaj pluraj lingvoj, kaj ĉiam ekzistas iuj diferencoj inter la unuopaj landaj versioj. Se temas pri la januara numero, mi estis ŝokita kaj seniluziiĝinta kiam mi malkovris ke la ĉeĥa versio nur antaŭenigas negativajn stereotipojn kiujn ĝi devintus disŝiri. Pli detale verkis pri tio aktivuloj de la ĉeĥa organizo Trans*parent, forme …
Diru NE al Perforto Kontraŭ Virinoj!
Enhavaverto: diversaj priskriboj de perforto Ĉiujare inter la 25a de Novembro (Internacia Tago de Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj) kaj la 10a de Decembro (Internacia Tago de Homaj Rajtoj) okazadas la tutmonda kampanjo 16 Tagoj de Aktivismo kontraŭ Genre Bazita Perforto. La kampanjo estas vere internacia, do profitu de la ŝanco trovi organizojn en via propra regiono, kiuj okupiĝas pri ĝi kaj okazigas proteston, ekspozicion, diskuton, filmmontradon, monkolekton, trejnadon, subskribadon de peticio aŭ alian agadon. Ankoraŭ restas kelkaj tagoj ĝis la fino de la kampanjo, do ni ŝatus kuraĝigi vin trovi kaj partopreni unu el la konektitaj eventoj en via loĝloko. …
Enkonduko al Genroegaleciga Agado en la Germana Lingvo
de Cristina Monica Enhavavertoj: kaŝado de neduumuloj, handikapisma lingvaĵo Dum la scienca prelegsesio en la ĉi-jara IJK mi prezentis kelkajn eblecojn por pliegaligi deklinacion de personaj substantivoj en la germana. Eble ne ĉiuj ĉeestis IJK aŭ la prelegon, aŭ vi partoprenis la prezenton de Egalecen mem, ĉar fakte ambaŭ programeroj okazis samtempe. Pro tio mi ŝatus prezenti la temon de mia prelegeto en skriba versio. Eble vi parolas aŭ lernas la germanan aŭ vi simple ŝatus scii kiel povus funkcii en la germana. Eble vi eĉ povus verki artikolon pri la agado kontraŭ lingva diskriminacio en via lingvo! En la …
Unu bildo ilustras gravajn konceptojn
Hodiaŭ ni prezentas al vi diagramon klarigantan kelkajn bazajn konceptojn kaj terminojn pri sekso, genro kaj orientiĝo. Ilia kompreno tre utilos al vi kiam vi partoprenos en rilataj diskutoj. Pri la distingo inter genro kaj sekso ni jam pli detale skribis ĉi tie. La jena diagramo aperis en la 21a Beletra Almanako, kiu ĵus eldoniĝis, kaj la belan ilustraĵon kreis Max Elbo. Ĉi tiu numero de Beletra Almanako cetere enhavas pliajn verkojn rilatajn al temoj, pri kiuj ni interesiĝas en Egalecen, kaj ni varme rekomendas ĝin.
Perforto kontraŭ virinoj – estas vira problemo
Tiu-ĉi semajne ni prezentas al vi TED-prelegon, kiu temas pri perforto kontraŭ virinoj. Esperantaj subtekstoj estis aldonitaj okaze de la seminario “Genro kaj Egaleco”, organizita de TEJO en Aprilo. http://www.amara.org/it/videos/5NSHzpc3mfs2/url/526052/ Hejma agreso kaj seksperforto estas ofte nomitaj “virinaj temoj”. Sed en tiu ĉi kuraĝa parolo Jackson Katz rimarkigas ke tiuj ĉi estas esence viraj temoj – kaj montras kiel tiuj ĉi perfortaj kondutoj estas ligitaj al la difinoj de vireco. Estas fervora apelacio por ni ĉiuj – virinoj kaj viroj – por kritiki neakcepteblajn kondutojn kaj esti ŝanĝ-gvidantoj. Kiel etan rimarkon, mi volas aldoni statistikon pri Egalecen, pri kiu oni povas …
Aperis artikolo “Esperanto kaj sekso”
Ĉisemajne ni ŝatus kundividi kun vi la artikolon Esperanto kaj sekso verkitan de Markos por Lingva kritiko. Ĝi estas tre detala kaj profunda analizo de kiel oni esprimas genron (Markos uzas la pli tradician vorton „sekso“) kaj en tradicia Esperanto, kaj en kelkaj diversaj ŝanĝproponoj al la lingvo. Indas legi la artikolon ĝis la fino, kie troviĝas interesa tutnova propono pri kiel solvi la problemon de seksismo en Esperanto – ĝi estas sufiĉe radikala kaj certe diskutinda. Ni scivolas pri viaj opinioj pri la temo! La artikolo legeblas ĉi tie. Cetere, se vi interesiĝas pri ŝanĝproponoj al Esperanto, eble vi …
Mesaĝo al kongresorganizantoj: Pli da genropcioj, ni petas
Enhavaverto: transmisogeneco, biologia deteminismo. Aliĝante al kongreso, oni ofte vidas la jenan: Sekso: vira ina Aŭ foje, eble iomete ŝerce, oni vidas tion: Sekso: ina malina Kun tio mi trovas du problemojn: 1) la uzo de ‘sekso’ anstataŭ la pli egala kaj trafa vorto ‘genro’, 2) la malinkluzivo de aliaj genroj. “Kio misas pri la vorto ‘sekso’?”, vi eble pensas. Nu, kvankam en transgenraj kaj kviraj rondoj estas ankoraŭ pridebatata afero, ĝenerale oni konsentas, ke ‘sekso’ signifas la biologiajn trajtojn kaj generilojn de homoj*, kaj ‘genro’ signifas la socikulturajn rolojn, kiujn oni ricevas surbaze de asignita sekso. Pro tio, ke …
- Page 1 of 2
- 1
- 2