De Severino Matenruĝo Enhavaverto: rasismo Hodiaŭ mi estis en la stacidomo de Rostock, Germanio, unu horon, volinte vojaĝi al mia matrino. Tie jam multajn tagojn helpantoj dum sia libera tempo zorgas pri la rifuĝintoj, kiuj aŭ volas vojaĝi al Svedio, aŭ resti en Germanio. Jes, ili ĉiuj devas uzi sian liberan tempon kaj propran monon por tio, ĉar la germana ŝtato – malgraŭ kiel evidente ŝajnas ekstere – tute ne pensas pri helpi al iu, ne pensas ke estus necesa disponigi pli da laborforto por registrado, kiam la rifuĝintoj devas resti plurajn tagojn sen akvo kaj manĝado antaŭ la registrejo …