Ĉi tio estas la tria el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte. Jen kelkaj bazaj aferoj, kiujn oni povas fari en kunsidoj kaj diskutrondoj, por ke ĝi estu sekura spaco por ĉiuj, kaj ke ĝi fluu rapide kaj estu produktiva. ‘Sekura’ ĉi tie ne nur signifas fizikan sekurecon, sed ankaŭ sekureco kontraŭ fobioj, personaj atakoj, kaj eventuale ĉagrenigaj diskuttemoj.