Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj

verdamaro Movado, Organizado, Rimedoj

Ekde kiam mi partoprenas E-aranĝojn, mi ne memoras eventon dum kiu mi ne gvidis almenaŭ unu programeron (eble estis kelkaj, sed ili certe estis tre eta parto). Foje mi tiom entuziasmis, ke mi gvidis eĉ kvar aŭ kvin, kaj mi ĉiam ĝojis oferti mian kontribuon, proponante ion (laŭ mi) mojosan al la cetero de la partoprenantaro. Tamen, mi devas konfesi, ke elpensante la proponon, aŭ pretigante la programeron mem,  mi ege malofte prikonsideris ĝian alireblecon. Lastatempe, dum mi pretigis la alvokon por programkontribuoj de la IJK2019, mi ekkonsciis pri tio, kaj pri kiom tiu ĉi temo estas ofte preteratentata. Sekve, …

Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo

Egalecen Movado, Organizado, podkasto

En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj. La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj! Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/497390859?secret_token=s-EkECX” params=”color=#ff5500&auto_play=false&hide_related=false&show_comments=true&show_user=true&show_reposts=false&show_teaser=true&visual=true” width=”100%” height=”300″ iframe=”true” /] En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni …