Nuntempaj Defioj de Feminismo

PK Aktivismo, femismo, Movado, pozitiveco

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo. La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita …

6

Gejedziĝo

Ariel Bonkorpa Uncategorized

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto n-o 268. Enhavavertoj: transfobio, perforto kontraŭ GLAT-uloj, seksperforto. Edziĉo, edzino, geedziĝo… Kaj nun nova vorto al la stoko: gejedziĝo. Samseksaj geedziĝoj trovis multajn sukcesojn en la lastaj jaroj, kun eĉ politike konservemaj landoj kiel Slovenio kaj Kroatio nun agnoskante ĝin kiel rajton, kaj en la lastaj monatoj ankaŭ Irlando kaj tuta Usono aliĝis al la klubo. Kialo por festi, ĉu ne? Nu, kvankam oni foje nomas ĝin ‘egala geedziĝo’, ĝi fakte ne egalas por ĉiuj. En Britio, transgenruloj, kiuj jam estis geedziĝintaj antaŭ ol komenci fizikan terapion, kaj …