8

Kiel korekti lingvaĵon konscie kaj bonkore

Ariel Bonkorpa lingvo, Movado

Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto necesas, eĉ nepras, ke ni uzu la lingvo ĝuste. Tamen, antaŭ ol vi saltas el via seĝo por komenti pri tiu mankanta akuzativo (jes, mi faris ĝin intence), mi volas starigi demandon: se korektoj estas ofendaj, konfuzaj, aŭ ignorotaj, ĉu ili efektive funkcias? Mi dirus, ke ne. Se ili ne plialtigas la lingvonivelon, ili rapide fariĝas ilo por skeptikumi, kritiki, …