Kio estas justeco?

Egalecen Amaskomunikiloj, edukado, femismo, Movado

(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj) Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj. La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio …

‘Gaslampumado’ – kio ĝi estas kaj kiel batali ĝin?

Ariel Bonkorpa edukado

‘Gaslighting’ (ĉiposte nomata gaslampumado) estas strategio celanta miskredigi kaj manipuli homojn per levi dubojn pri ties propraj memoroj, perceptoj, kaj personeco. Per multaj el tiuj subtilaj sugestoj, la uzanto de tiu tekniko povas havi la viktimon sub plena regado, kreante iun fikcian version de la realeco, kiu pli kongruas por ri. En ĉi tiu artikolo mi klarigos specife, kiel gaslampumado funkcias, kaj donos konsilojn por rekoni kaj kontraŭbatali ĝin en via propra vivo.

Kelkaj pensoj pri strata molestado

verdamaro Aktivismo, ĉiutaga vivo, edukado, femismo, konsento

Antaŭ kelkaj tagoj, en urba buso, mi estis molestita de juna viro. Estis malagrabla kaj timiga sperto elteni liajn insistajn demandojn, maldecajn komentojn kaj nedeziritan fizikan proksimecon. Sed tio, kio plej kolerigas min, estas ke ne temis pri izolita kazo. Tio okazadas ofte. Ekzistas tiom multe da viroj, kiuj konsideras tion akceptebla invadi la fizikan kaj emocian spacon de virino, nur por sia propra amuzo. Kaj ekzistas aliaj, kiuj verŝajne ne engaĝiĝus en ĉi tiu tipo de strata persekutado, sed sekvadas la saman pensmanieron en alia speco de sociaj situacioj, kiel en enretaj diskutoj, aŭ dum interago kun iliaj viraj …

5

Kelkaj konsiloj pri konsento

PK konsento

Pasintsemajne ni en Egalecen komencis diskuton pri konsento, en la artikolo El kulturo de perforto al kulturo de konsento. Nun ni, kiel promesite, daŭrigas enprofundiĝi en la temon. Enhavavertoj: perforto, seksumado, ebria seksumado. Lastatempe ni feliĉe iĝis pli sukcesaj en batalo kontraŭ la mito ke kiam virino diras „ne“ ri celas „jes“, ke ri nur volas esti pli intense konvinkita aŭ alimaniere venkita, por ke ri ne ŝajnu kiel tro facila celo. (Kaj foje tio estas vero: ekzistas inoj kiuj diras “ne” celante “jes”, ĉar la socio hontigas ilin pro deziri sekson kaj ne timi esprimi kaj eĉ aktive realigi …

4

El kulturo de perforto al kulturo de konsento

Egalecen konsento

Enhavavertoj: perforto. Antaŭ nelonge mi estis invitita por vespermanĝo ĉe amiko. La proponon mi akceptis volonte, ĉar ekde longe ni ne renkontis unu la alian, kaj mi pensis ke certe ni havos multon por babili. Dirindas ke temas pri amiko kun kiu neniam io romantika/seksa okazis, nek estis antaŭsignoj ke unu el la du povus tion deziri. La vespero pasis bone, ni multe babilis, trinkis vinon, ĉio normale. Je iu momento, kiam jam malfruiĝis, mi diris ke mi devas reveni hejmen, ĉar ankoraŭ mi devas veturi sufiĉe longan vojon kaj baldaŭ ne plu estos busoj. Mia amiko tamen diris “Ne, …