Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto necesas, eĉ nepras, ke ni uzu la lingvo ĝuste. Tamen, antaŭ ol vi saltas el via seĝo por komenti pri tiu mankanta akuzativo (jes, mi faris ĝin intence), mi volas starigi demandon: se korektoj estas ofendaj, konfuzaj, aŭ ignorotaj, ĉu ili efektive funkcias? Mi dirus, ke ne. Se ili ne plialtigas la lingvonivelon, ili rapide fariĝas ilo por skeptikumi, kritiki, …
J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj
Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson. Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj.
Enkonduko al Genroegaleciga Agado en la Germana Lingvo
de Cristina Monica Enhavavertoj: kaŝado de neduumuloj, handikapisma lingvaĵo Dum la scienca prelegsesio en la ĉi-jara IJK mi prezentis kelkajn eblecojn por pliegaligi deklinacion de personaj substantivoj en la germana. Eble ne ĉiuj ĉeestis IJK aŭ la prelegon, aŭ vi partoprenis la prezenton de Egalecen mem, ĉar fakte ambaŭ programeroj okazis samtempe. Pro tio mi ŝatus prezenti la temon de mia prelegeto en skriba versio. Eble vi parolas aŭ lernas la germanan aŭ vi simple ŝatus scii kiel povus funkcii en la germana. Eble vi eĉ povus verki artikolon pri la agado kontraŭ lingva diskriminacio en via lingvo! En la …