Kiel travivi la festotagajn bankedojn

verdamaro ĉiutaga vivo

Enhavaverto: dikfobio, manĝ(eg)ado, dietado. Jen estas denove la periodo de la jaro kun plej multaj festotagoj! Kaj multaj el ni antaŭĝojas la vintrajn feriojn (pardonu la Eŭrop-centrismon), kiel momenton por ĝui delicajn tradiciajn manĝojn en kompanio de niaj karuloj. Tamen tiaj okazoj povas esti granda streĉo por tiuj kiuj sekvas dieton, kaj ankaŭ por tiuj kiuj, male, tute ne dietas. Mi estas unu el la bonŝanculoj, kiuj neniam devis batali kontraŭ sia pezo, kaj fakte dum la tuta vivo ĝis nun mi ĝuis la privilegiojn, kiujn la fakto esti maldika donis al mi. Sed ĉi-jare mi spertas novan, apartan situacion. Iuflanke, mi bezonas sekvi striktan dieton pro sanproblemoj, nome multaj …