Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo, Dana demandis al siaj konatulinoj kion iĉoj jam virklarigis al ili. Kelkaj el la respondoj estis nekredeblaj. Mi demandis miajn konatulinojn pri kelkaj ekzemploj de virklarigaĉo, kiujn ili spertis en sia vivo. Antaŭ ol dividi kun vi la ekzemplojn mem, mi ŝatus klarigi kio entute estas virklarigaĉo. Virklarigaĉo (esperante foje ankaŭ nomata iĉklarigo, virklarigo, klarigiĉaĉo, eksplikiĉaĉo aŭ simile) estas traduko de la angla vorto mansplaining, kiu siavice konsistas el la vortoj man (iĉo) kaj splaining (derivita de la vorto explaining – klarigado). La vorto …