Enhavaverto: manipulemo de iĉoj, perforto. Ĉi semajne mi ŝatus paroli kun vi pri tre ofta problemo kiun la plejmulto el ni jam renkontis dum rendevuo. Temas pri la demando de pagado. Certe estas multaj aliroj al la afero, ĉar ne ĉiuj rendevuoj rilatas al viroj kaj virinoj, sed ĉar mi ne spertas pri la aliaj situacioj, nur pri mia propra, kiel virino rendevuanta virojn, mi ŝatus en tiu ĉi artikolo montri al vi la situacion de mia vidpunkto. Ni vivas en mondo kie la respondo al la demando pri pagado estas ofte konsiderata klara: viro! Pli da homoj ol ni …