La podkasto revenas! Ĉifoje ni diskutas la temon de alirebleco, citante la diversajn kongresojn, kiujn ni partoprenis, kaj iliajn sukcesojn kaj malsukcesojn rilate al la temo. Por pli scii pri la koncepto, legu nian rimedon ‘Kontrollisto pri Alirebleco’. Rigardu ankaŭ niajn ŝildojn por genroneŭtraj necesejoj. La ludo menciita de Ariel, “Alicio en la Kurioza Kongreso”, disponeblas ĉi tie. Ni bonvenigas komentojn, pensojn, kaj ideojn. Ĉu vi havas proponojn, kiel pli alirebligi kongresojn? Ĉu vi havas temon, pri kiu vi ŝatus, ke ni parolu dum la venonta podkasto? Komentu sube, aŭ mesaĝu al egalecen@gmail.com Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/347148376″ …
Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.
Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro. Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro. Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en …
Gejrajtaj kaj feminismaj movadoj, bonvolu revizii viajn antaŭsupozojn
Ĉi tio estas traduko de origine angla artikolo. La origina artikolo havas multajn ligilojn ene de la teksto, kiujn mi ne transprenis ĉi tien ĉar ili ĉiuj estas anglalingvaj. Do se vi interesiĝas pri la ligitaj artikoloj, bonvolu kontroli la originan blogaĵon. Enhavaverto: ambaŭseksemfobio, transmisogeneco. Ni estas en sezono de GLAT-fiero, kaj frapis min la malharmonio, kiu ankoraŭ ekzistas tra diversaj GLAT-fieraj eventoj pri la A- kaj T-partoj de la GLAT-akronimo (Gej-, Lesb-, Ambaŭseksem-, Trans-). Du amikoj miaj ĉeestis Eŭrop-Fieron (EuroPride) por partopreni forumon pri ambaŭseksemo. Ili raportis, ke montriĝis al ili la kutimaj stereotipoj, kiel ‘elektu unu genron’, kaj …