En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj. La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj! Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/497390859?secret_token=s-EkECX” params=”color=#ff5500&auto_play=false&hide_related=false&show_comments=true&show_user=true&show_reposts=false&show_teaser=true&visual=true” width=”100%” height=”300″ iframe=”true” /] En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni …
Muziko kaj Genra Egaleco en Esperantujo
Ĉi tiu artikolo uzas la neoficalan sufikson -iĉ. Ĝi funkcias kiel la virgenra malo de la sufikso -in. Tiel la vortoj ‘ino’ kaj ‘iĉo’ egalas al ‘virino’ kaj ‘viro’ en fundamenta Esperanto. Ĝenerale kiam oni parolas pri Esperanta kulturo, oni laŭdas la verdajn muzikistojn kiel bona ekzemplo de ĝia riĉeco. Sed, laŭ Cristina Monica kaj Ariel Bonkorpa, endas levi la temon de seksismo kaj malegaleco ene de tiu sceno. La ĉefa parto de ĉi tiu artikolo estas de Cristina kiel gastkontribuanto, kun aldonaj komentoj de Ariel (antaŭe konata kiel Rolando). Cristina Kiom da muzikistinoj koncertis dum via lasta kongreso? Kaj …
Mi estas fenestro
Enhavaverto: reprezentoj de genrodisforio. Kutime mi ne interesiĝas pri muzikaj festivaloj dissendataj per televido. Unu el ili kiun mi evitegas estas “Sanremo”, festivalo de la itala muziko. Mi ne ŝatas ĝin ĉar tro ofte la kantoj estas banalaj, mielecaj, sensukaj. Kompreneble, troviĝas esceptoj kiuj kaptas mian atenton unue per la tekstoj. Tiu kiun ni volas prezenti al vi hodiaŭ titoliĝas “Mi estas fenestro”, ĝin verkis Grazia Di Michele por Mauro Coruzzi, kaj ambaŭ kantas ĝin, jen alterne jen samtempe. Mauro Coruzzi estas famkonata figuro en la itala televido kiel “Platinette”, reĝinjo (drag queen): ri estas diskutiga kaj provokema, ofte per inteligentaj …
Taylor Swift ja estas feministo
Pli frue en la historio en Egalecen mi havis ideon verki artikolon pri la popkantistino Taylor Swift, ekzamenante riajn kantojn por malkovri la kontraŭfeminismajn ideojn en ili. Se vi ne jam konas la famulon, ri estas unu el la plej sukcesaj junaj kantistoj en usono kaj ludas kontreon kaj popon. Riaj kantoj temas pri junulaj amrilatoj kaj juna vivo ĝenerale. Mi emis fari la artikolon surbaze de kelkaj riaj kantoj, kiuj enhavas sufiĉe aĉajn mesaĝojn. Unue estas You Belong With Me (Vi Apartenas Kun Mi), en kiu Taylor juĝas koramikinon de najbariĉo pro ‘putineca’ aspekto – “Hej, kion vi faras …