En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj. La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj! Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/497390859?secret_token=s-EkECX” params=”color=#ff5500&auto_play=false&hide_related=false&show_comments=true&show_user=true&show_reposts=false&show_teaser=true&visual=true” width=”100%” height=”300″ iframe=”true” /] En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni …
9
Genroneŭtralaj necesejoj
Ĉi tiu artikolo estas nova rimedo de nia blogo. Por vidi aliajn rimedojn, ekz. sekurspacan regularon, informojn pri enhavavertoj ktp., klaku la rubrikon ‘Rimedoj’ supre. Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio. Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage. Se vi estas …