Poezia angulo #2 – du poemoj de Paulo Silas

verdamaro poezia angulo

Enhavavertoj por la poemoj: mencio de dikeco, mencio de generiloj. Hodiaŭ ni prezentas al vi du poemojn de nia leganto kaj amiko Paŭlo Silas, el Brazilo. La unua troviĝas en ria retpaĝo, la dua estis verkita omaĝe al nia blogo Egalecen… koran dankon pro tiu ĉi ĉarma donaco! Pliajn poemojn pri samseksemeco verkitajn de Paŭlo vi povos trovi en ria blogo. Egalaj Vi estas maldika; vi, dika kaj vi, preskaŭ normala. Mi estas nedika. Aŭ: nemaldika. Jes, laŭnatura. Ni estas egalaj laŭ nia peso opresa. Ĉu memestimopravigo? Ja! Morgaŭ, mi vin memorigos, ke min vi ne forgesu. Zorgigas min, ĉu mi forgesos …