(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj) Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj. La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio …
La interreto ne estas egaleca medio por sukcesa komerco, des pli se vi estas virino
En mia laborvivo fojfoje okazas, ke oni primokas virinojn ĉi maniere: “se via ideo estas tiom brila, realigu ĝin! Iĝu entreprenisto ekzemple.” Oni aldonas: “La interreta epoko estas brila historia momento, ĉar ĝi kreas por ĉiuj la samajn kondiĉojn, nur provu kaj spertu.” Mi konscias, ke formale estas tiel, sed spertoj de miaj amikinoj kaj koleginoj montras alian realecon: esti virino ne helpas al vi, eĉ se vi estas ĉereta enterprenistino. Antaŭnelonge mi trovis sciencan artikolon kiu pruvas miajn supozojn, kaj mi sube prezentas resumon de ĝi. Virinoj, kiuj estras ĉeretan entreprenon, malpli verŝajne ricevas fondusajn financojn aŭ estas traktataj …
Nuntempaj Defioj de Feminismo
Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo. La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita …
Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.
Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro. Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro. Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en …
Pluraneco
En diskutoj pri socia justeco anglalingve oni ofte uzas la vorton ‘intersectionality’. Ĉikadre ĝi aludas la aferon, ke, kvankam en kutima diskutado oni emas individue kaj aparte pritrakti la konceptojn de raso, genro, seksuma orientiĝo* ktp., tiuj identecoj kaj grupapartenoj ja estas plure haveblaj, kaj la interkruciĝo de tiuj homaspektoj donas unikajn vivspertojn al ĉiuj. Mi uzos tradukon Esperantan ‘pluraneco’, ĉar ĝi temas pri aneco en pluraj el tiuj grupoj. Do kial pluraneco gravas kaj diskuntindas? Unue, la apartigema diskutmaniero, kiun mi menciis supre, povas esti damaĝa. Ekzemple, multaj homoj nomas la movadon pri egalaj rajtoj por samseksemuloj la ‘nova …