Amaraj kaj karaj: la poetduopo DarkMatter

Ariel Bonkorpa Aktivismo, prezento

Enhavaverto: diskutado pri transmisogena perforto La 12an de junio mi iris al Londono por ĉeesti eventon de DarkMatter (‘Malluma Materio’), sudaziana transgenra poetduopo. Ili elektis la nomon, ĉar “malluma materio kaj malluma energio konsistigas 96%-on de la universo, sed oni ne povas vidi nek kompreni ilin, krom en iliaj efikoj”. Ilia politiko faras same – videbligante fenomenojn krome komprenataj laŭ iliaj efikoj. Ili estas bazitaj en Novjorko, sed ĉimomente faras rondiron de Eŭropo, kaj kiel fervora ŝatanto kaj sekvanto de ili rete, mi ĝojsaltis je la ebleco spekti ilin. Varbobildo de la evento

3

Poezia Angulo #1 – Duumeco

Ariel Bonkorpa poezia angulo

En Egalecen ni volas prezenti ne nur artikolojn al vi, sed ankaŭ pensigajn artaĵojn, kiuj rilatas al niaj celoj kaj ideoj. Ĉisemajne ni prezentas poemojn pri la temo ‘Duumeco’. La unua estas de Rolando Bonkorpa, unu el niaj kontribuantoj, kaj la postaj du de Jorge Camacho, konata verkisto en Esperantujo. Enhavavertoj por la poemoj: seksumado, generilvortoj.   knab*o ravis mian koron knabiĉo havis belan pugon kaj piĉon kaptis l’okulon bela knabin’ penetradis min ĝis noktofin’ – Rolando Bonkorpa   homgamo internigrokajblanka flukontinu’ interjinokajjanga.   tasko poemojn, pentraĵojn, statuojn verkitajn duale, duume, ni re-spektu, reverku per gam-idiomo novabruptalume. – Jorge Camacho