Enhavaverto: homofobio Hodiaŭ ni prezentas al vi emociplenan tekston verkitan de Tiĥi, kiu trafe kaptas la sperton esti GLAT-a en socio kiu tion ne akceptas. Blato Mi ploras por mia neniam ekszistinta aliseksemo. Ĉi tiu afero fojfoje ŝajnas kiel pusa vundo, infekto sen fino. La Granda Bakterio formita de ilia malamo, iliaj mensogoj kun kiuj oni nutris min kaj trinkigis min kun acidiĝinta vino dirinte ke ĝi estas nektaro. Iliaj veroj mortigis mian homecon. Almenaŭ ili provis. Por ili mi estas nur blato. Ĉar al tiu aĉa kreaĵo estas permisita ekzisti nur for de rigardo, for de konscio. Ili diras: …
Poezia Angulo #3 – Forstreka poezio
Kiel vi scias, ni multe agadis dum SES kaj IJK. En unu el niaj programeroj, Radikalaj Manartaĵoj, pluraj el ni decidis krei forstrekajn poemojn. Tiu fenomeno estas pli vaste konata sub la angla nomo “Blackout Poetry”. Mallonge, ĝi estas speco de poezio, en kiu oni prenas iun jam presitan materialon (ekz. ĵurnalon, revuon, faldfolion) kaj forstrekas vortojn, kreante poemon per la lasitaj vortoj. Pli detale vi povas legi pri tio ĉi tie. Ni havis iom strangan materialelekton por nia sesio – ĉiu krom unu de la ĉisemajnaj poemoj venas de faldfolioj de la Bahaa religio. Vi povas legi la poemojn …
Amaraj kaj karaj: la poetduopo DarkMatter
Enhavaverto: diskutado pri transmisogena perforto La 12an de junio mi iris al Londono por ĉeesti eventon de DarkMatter (‘Malluma Materio’), sudaziana transgenra poetduopo. Ili elektis la nomon, ĉar “malluma materio kaj malluma energio konsistigas 96%-on de la universo, sed oni ne povas vidi nek kompreni ilin, krom en iliaj efikoj”. Ilia politiko faras same – videbligante fenomenojn krome komprenataj laŭ iliaj efikoj. Ili estas bazitaj en Novjorko, sed ĉimomente faras rondiron de Eŭropo, kaj kiel fervora ŝatanto kaj sekvanto de ili rete, mi ĝojsaltis je la ebleco spekti ilin. Varbobildo de la evento
Poezia angulo #2 – du poemoj de Paulo Silas
Enhavavertoj por la poemoj: mencio de dikeco, mencio de generiloj. Hodiaŭ ni prezentas al vi du poemojn de nia leganto kaj amiko Paŭlo Silas, el Brazilo. La unua troviĝas en ria retpaĝo, la dua estis verkita omaĝe al nia blogo Egalecen… koran dankon pro tiu ĉi ĉarma donaco! Pliajn poemojn pri samseksemeco verkitajn de Paŭlo vi povos trovi en ria blogo. Egalaj Vi estas maldika; vi, dika kaj vi, preskaŭ normala. Mi estas nedika. Aŭ: nemaldika. Jes, laŭnatura. Ni estas egalaj laŭ nia peso opresa. Ĉu memestimopravigo? Ja! Morgaŭ, mi vin memorigos, ke min vi ne forgesu. Zorgigas min, ĉu mi forgesos …
Poezia Angulo #1 – Duumeco
En Egalecen ni volas prezenti ne nur artikolojn al vi, sed ankaŭ pensigajn artaĵojn, kiuj rilatas al niaj celoj kaj ideoj. Ĉisemajne ni prezentas poemojn pri la temo ‘Duumeco’. La unua estas de Rolando Bonkorpa, unu el niaj kontribuantoj, kaj la postaj du de Jorge Camacho, konata verkisto en Esperantujo. Enhavavertoj por la poemoj: seksumado, generilvortoj. knab*o ravis mian koron knabiĉo havis belan pugon kaj piĉon kaptis l’okulon bela knabin’ penetradis min ĝis noktofin’ – Rolando Bonkorpa homgamo internigrokajblanka flukontinu’ interjinokajjanga. tasko poemojn, pentraĵojn, statuojn verkitajn duale, duume, ni re-spektu, reverku per gam-idiomo novabruptalume. – Jorge Camacho