2

Hispaneska divorco

Egalecen novaĵoj

‘Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia’ (“La maté porque era mía”) estas konata hispana diraĵo, eble karikatureska. Kompreneble ĉi tiu elpensaĵo ne estas ekskluziva propraĵo de hispana kukturo, kaj ne plu validas nuntempe en tiu kulturo nek en aliaj… sed tamen ĝi reaperas iam tiam en sinteno de krimuloj.

Kion Zamenhof dirus hodiaŭ?

Egalecen Aktuale

Enhavaverto: rasismo Hodiaŭ, la 15an de decembro, esperantistoj en la tuta mondo celebras la memoron de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Sed Zamenhoftago temu nek pri tosti kaj festeni kun samideanoj, nek pri aĉeti esperantan libron. Laŭ mi, ĝi temu pri tio ke ni honorigu la ideojn de Zamenhof per vivi ilin, do per apliki ilin al nia situacio ĉi tie kaj ĉi tiam. Ĉirkaŭrigardante, mi ne povas ne rimarki ilian akran aktualecon. Por situi min geopolitike: mi loĝas en Eŭropo. En la pasintaj monatoj, la plej diskutata temo ĉi tie estas la tielnomata rifuĝinta krizo. Unufraze temas pri …

1

Parizo – en kunteksto

PK Aktuale

Enhavavertoj: terorismo, rasismo, morto Mia vizaĝlibra muro estas superŝutita je unu vorto: Parizo. ”Mi preĝas por Parizo. Miaj pensoj estas kun Parizo. Mi estas Parizo”. Esprimoj de ŝoko, tristeco, solidareco. Kaj jes, estas tute terure tio kio lastnokte okazis en Parizo – pli ol 120 mortoj. Sed ĉu vi konscias ke pli ol 40 homoj mortis en Bejruto (Libano) la tagon antaŭe, rezulte de sinmortigbombado? Ĉu tiuj mortoj estas malpli teruraj ol tiuj de la homoj en Parizo? Mi dirus ke ne. Sed tamen, la vorto Bejruto apenaŭ aperas en mia vizaĝlibro. Ĝi ankaŭ ne aperis sur la ĉefpaĝo de la …

5

En Slovakio okazos referendumo pri familio

PK novaĵoj

Lastatempe la plej diskutata temo en la slovaka socio estas la tielnomata ”referendumo pri tradicia familio”, kiu okazos post kelkaj tagoj, la 7an de februaro. Eble ankaŭ iuj el vi jam aŭdis pri la referendumo. Ni do decidis per ĉi artikolo informi ankaŭ tiujn, kiuj ne ankoraŭ regas la slovakan lingvon perfekte. En Aprilo 2014 la civitana iniciato Alianco por Familio ekkolektis subskribojn por okazigi la referendumon. Por povi okazigi referendumon, necesas ke minimume 350 000 civitanoj subskribu peticion. Fine de aŭgusto 2014, do post nur kelkaj monatoj, la necesa kvanto de subskriboj estis kolektita, tamen multaj el la metodoj …

2

Feminismo kaj politiko

PK Uncategorized

Mi esperis ke mi hodiaŭ povos skribi al vi blogeron titolitan „Feminista partio eniras la svedan parlamenton!“. Bedaŭrinde, mi ne povas, ĉar finfine ĝi ne sukcesis ekhavi sufiĉe da voĉoj en la elektoj, kiuj okazis antaŭ unu semajno. Mi tamen ŝatus uzi la okazon por mallonge raporti pri tiu ĉi partio kaj ĝia populareco, kaj tiurilate pripensi pri similaj iniciativoj en la resto de la mondo, respektive pri la relativa unikeco de ĉi tiu sveda partio en la tutmonda kunteksto. Feminista iniciativo (svede Feministiskt initiativ, mallongigoj FI aŭ F!) fondiĝis en la jaro 2005 kaj ekde tiam kreskis kaj plifortiĝis. …