Dimanĉon, la 1an de Aprilo 2018, dum la Internacia Junulara Festivalo en Ascea (SL), Italujo, mi gvidis programeron pri “atentema kunestado”: jen mia raporto pri ĝi. Atentema kunestado estas laŭ mi temo grava kaj pri kiu oni tro malmulte parolas en Esperantujo. Se mi rigardas al mia sperto, kaj al tiu de multaj konatuloj, Esperantujo ne ĉiam estas tia fabela medio, kiun foje oni emas pentri, tia rondo familia, tiu lando de amikeco, frateco kaj paco. Certe, mi gajnis multajn amikojn per ĝi, kaj agrablajn travivaĵojn, sed en la sama medio mi foje spertis aŭ spektis diverspecan mistraktadon. Decidinte tuŝi …
Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.
Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro. Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro. Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en …
Lastaj novaĵoj pri Egalecen
Karaj legantoj, kiel vi eble rimarkis, ekde iom da tempo ne aperis novaj artikoloj en nia blogo, kaj vi ne aŭdis multe da novaĵoj de ni. Fakte pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj. Aktivismo estas ofte entuziasmiga kaj pliriĉiga afero, sed ankaŭ temporaba kaj foje elĉerpa, pro tio estas tre grave en grupa kunlaboro ne preteratenti la bonfarton kaj motiviĝon de la unuopaj membroj, kaj de tempo al tempo rediskuti la bazojn de sia kunlabora agado. Paŭzoj povas esti utilaj al tiu ĉi celo. Hodiaŭ, la 11an de Julio 2016, la blogo Egalecen festas sian duan …
Pri nia agado dum SES
La teamo de Egalecen ĉeestis SES (Somera Esperanto Studado), ĉifoje en Martin, Slovakio, kaj ni multe agadis tie. Jen en la suba video vi povas vidi pri niaj programeroj, kiujn ni ankaŭ rapide klarigos ĉi tie. Baldaŭ estos IJK (Internacia Junulara Kongreso), kaj ni planas tie ripeti kelkajn de ĉi tiuj programeroj, kaj ankaŭ fari iujn aliajn, do se vi volas gustumi ilin antaŭe, certe plu legu!