Kion Zamenhof dirus hodiaŭ?

Egalecen Aktuale

Enhavaverto: rasismo Hodiaŭ, la 15an de decembro, esperantistoj en la tuta mondo celebras la memoron de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Sed Zamenhoftago temu nek pri tosti kaj festeni kun samideanoj, nek pri aĉeti esperantan libron. Laŭ mi, ĝi temu pri tio ke ni honorigu la ideojn de Zamenhof per vivi ilin, do per apliki ilin al nia situacio ĉi tie kaj ĉi tiam. Ĉirkaŭrigardante, mi ne povas ne rimarki ilian akran aktualecon. Por situi min geopolitike: mi loĝas en Eŭropo. En la pasintaj monatoj, la plej diskutata temo ĉi tie estas la tielnomata rifuĝinta krizo. Unufraze temas pri …

1

Parizo – en kunteksto

PK Aktuale

Enhavavertoj: terorismo, rasismo, morto Mia vizaĝlibra muro estas superŝutita je unu vorto: Parizo. ”Mi preĝas por Parizo. Miaj pensoj estas kun Parizo. Mi estas Parizo”. Esprimoj de ŝoko, tristeco, solidareco. Kaj jes, estas tute terure tio kio lastnokte okazis en Parizo – pli ol 120 mortoj. Sed ĉu vi konscias ke pli ol 40 homoj mortis en Bejruto (Libano) la tagon antaŭe, rezulte de sinmortigbombado? Ĉu tiuj mortoj estas malpli teruraj ol tiuj de la homoj en Parizo? Mi dirus ke ne. Sed tamen, la vorto Bejruto apenaŭ aperas en mia vizaĝlibro. Ĝi ankaŭ ne aperis sur la ĉefpaĝo de la …

Pri esti blanka GLATulo inter rifuĝintoj aŭ: Kiel defendi la okcidenton kontraŭ islamigado

Egalecen rasismo

De Severino Matenruĝo Enhavaverto: rasismo Hodiaŭ mi estis en la stacidomo de Rostock, Germanio, unu horon, volinte vojaĝi al mia matrino. Tie jam multajn tagojn helpantoj dum sia libera tempo zorgas pri la rifuĝintoj, kiuj aŭ volas vojaĝi al Svedio, aŭ resti en Germanio. Jes, ili ĉiuj devas uzi sian liberan tempon kaj propran monon por tio, ĉar la germana ŝtato – malgraŭ kiel evidente ŝajnas ekstere – tute ne pensas pri helpi al iu, ne pensas ke estus necesa disponigi pli da laborforto por registrado, kiam la rifuĝintoj devas resti plurajn tagojn sen akvo kaj manĝado antaŭ la registrejo …

Kiel helpi pri la rifuĝinta krizo

Ariel Bonkorpa Aktivismo

Ne eblas ne scii pri la nuntempaj novaĵoj pri rifuĝintoj. Plejparte de orienta Afriko kaj Afganio, ili vojaĝas al diversaj eŭropaj landoj, fuĝante militon kaj subpremadon en siaj hejmlandoj. Nun pli ol iam ajn homoj ĝenerale konsciiĝas pri rifuĝintoj, sed estas granda ŝanco, ke multaj homoj simple tristumos legante la novaĵojn kaj poste rekomencos ignori la situacion. Tial ni decidis kolekti kelkajn konsilojn, pri kiel vi povas helpi. Ni volonte akceptos pliajn konsilojn en la komentejo.   Informiĝu pri la faktoj Por eviti misgvidiĝi de fipolitikistoj kaj amaskomunikiloj, endas iom esploradi kaj lerni la faktojn. Ekzemplo de tio estas, ke …