Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn. …
Kial ri simple ne foriras? aŭ La Ciklo de Perforto
Antaŭaverto: perforto en proksimaj rilatoj La koncepto “ciklo de perforto” estis enkondukita en 1979 de Lenore Walker por provi klarigi la procesojn okazantajn en perfortaj rilatoj.* Ĝis hodiaŭ ĉi tiu modelo (en ĝisdatigita versio) estas vaste uzata. Kvankam necesas memori ke aliaj modeloj ekzistas kaj ke ne ĉiuj homoj, kiuj spertis perforton de sia partnero, povas rilati al ĝi, ĝi estas utila ilo por klarigi funkciadon de tiaj rilatoj, inkluzive partan respondon al la demando “kial ri simple ne foriras?”. Ciklo de perforto tamen estas nur unu el la eblaj kialoj, pro kiuj homoj restas en perfortaj rilatoj. Foriron plie …
Ses konsiletoj por intimeco post mistraktado
De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie. Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste. Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj …
Monogamio ruinigis amikecon
Ĉi tiu artikolo estas traduko de jena angla artikolo. Indas komenti, ke ĉi tiu artikolo speciale fokusiĝas pri (am)rilatoj en okcidenta kunteksto, tamen nuntempe la romantikismo iĝas sufiĉe tutmonda afero. Vi scias, kio mojosas? Amikoj. Amikoj estas mirigaj. Vi parolas al ili pri viaj kunaj interesoj kaj viaj sentoj. Vi faras aktivaĵojn, kiujn vi ŝatas, kaj vi brakumas kaj vi kune travivas la malfacilaĵojn de la vivo. Amikoj estas la homoj en via vivo, kiuj veturigas vin laborejen, kiam via aŭto paneas. Amikoj estas tie por ludi tabloludojn. Se vi bezonas plendi pri via tago ĉe la laborejo, amiko havas …