3

Pri Egalecen kaj malegaleco dum la pasinta UK

verdamaro Movado

  Post la Nitra UK, Egalecen ricevis la jenan leteron de unu el la partoprenantoj, kiun ni kun ria konsento kundividas kun vi: Karaj, Du notojn mi pensis ke mi devu sendi al vi, unu pri la agado de Egalecen dum la pasinta UK, kaj la alia pri ekzemplo de malegaleco en la kongresa programo.     [Pri Egalecen] Pasintjare post SES mi sendis al vi komenton pri via programero tie. Precize, mi skribis: “Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia …

3

Enkonduko al Genroegaleciga Agado en la Germana Lingvo

Ariel Bonkorpa Aktivismo, lingvo

de Cristina Monica Enhavavertoj: kaŝado de neduumuloj, handikapisma lingvaĵo Dum la scienca prelegsesio en la ĉi-jara IJK mi prezentis kelkajn eblecojn por pliegaligi deklinacion de personaj substantivoj en la germana. Eble ne ĉiuj ĉeestis IJK aŭ la prelegon, aŭ vi partoprenis la prezenton de Egalecen mem, ĉar fakte ambaŭ programeroj okazis samtempe. Pro tio mi ŝatus prezenti la temon de mia prelegeto en skriba versio. Eble vi parolas aŭ lernas la germanan aŭ vi simple ŝatus scii kiel povus funkcii en la germana. Eble vi eĉ povus verki artikolon pri la agado kontraŭ lingva diskriminacio en via lingvo! En la …

3

La Paska Koŝmaro aŭ Seksismaj Tradicioj

PK ĉiutaga vivo

Enhavaverto: perforto, perfortaj tradicioj, alkoholo,  En Slovakujo (mia devenlando), oni havas kripan pasklundan tradicion. La iĉoj vizitas la inojn (ĉiujn siajn familianinojn kaj konatulinojn) en iliaj hejmoj, batas ilin per batiloj faritaj de plektitaj salikaj branĉoj kaj verŝas akvon sur ilin (kutime de boteloj aŭ siteloj, foje nur simbole ŝprucetas, sed foje eĉ ĵetas la inon mem en plenan bankuvon aŭ vilaĝe en rivereton). Origine tiuj agoj simbolis ke la inoj estu sanaj kaj fertilaj. Do la iĉoj ricevas de la inoj dankojn forme de pentritaj ovoj, manĝaĵoj, dolĉaĵoj, alkoholaĵoj kaj foje eĉ mono. Mi ĝenerale ne estas kontraŭ kulturaj …

Ŝi estas sukcesa

Egalecen Aktivismo, ĉiutaga vivo

Okaze de la Internacia Virina Tago, pasintlunde mi partoprenis en evento nomita “Ŝi estas sukcesa”, organizita de la grupo “Virinoj en financo” de la internacia firmao kie mi laboras. Mi volas ĉi tie mallonge verki pri la okazaĵo, kaj pri kelkaj pripensoj kiujn ĝi insipirigis al mi. Post mallonga enkonduko de reprezentantoj de la eduka teamo kaj de la organiza grupo, la scenejo estis donita al la unua parolanto Zuzana Karpinska, ekstera spertulo pri karier-konsultado. Ŝi transdonis en tre simpla maniero siajn sugestojn, pri kiel konsultado povas igi niajn vivojn pli kompletaj kaj kontentigaj. “Vi ne vidas kion vi ne …

7

“Ĉe ni virinoj ne rajtas pagi!”

gantacxo ĉiutaga vivo

Enhavaverto: manipulemo de iĉoj, perforto. Ĉi semajne mi ŝatus paroli kun vi pri tre ofta problemo kiun la plejmulto el ni jam renkontis dum rendevuo. Temas pri la demando de pagado. Certe estas multaj aliroj al la afero, ĉar ne ĉiuj rendevuoj rilatas al viroj kaj virinoj, sed ĉar mi ne spertas pri la aliaj situacioj, nur pri mia propra, kiel virino rendevuanta virojn, mi ŝatus en tiu ĉi artikolo montri al vi la situacion de mia vidpunkto. Ni vivas en mondo kie la respondo al la demando pri pagado estas ofte konsiderata klara: viro! Pli da homoj ol ni …

2

Karnavalaj memoroj

verdamaro ĉiutaga vivo, edukado

Hodiaŭ en multaj landoj oni festas la Karnavalon, tradician katolikan feston, kies plej karakteriza trajto estas vestado de maskoj kaj kostumoj. Ĝi estas ofte tre ŝatata festo de la infanoj, sed ankaŭ de la plenkreskuloj. Verdire dum mia infanaĝo mi neniam aparte ŝatis la Karnavalojn, tamen mi estis kvazaŭ devigata ilin festi, kaj ĉiujare partopreni al tedaj kaj bruaj paradoj, surhavante ofte malkonfortajn kaj foje iom ridindajn kostumojn. Pri tiuj festoj mi havas kelkajn memorojn, inter kiuj du restis bone impresitaj en mia kapo, eĉ post tiom longa tempo. Unu jaron, kiam mi estis eble 4 aŭ 5 jaraĝa, por la Karnavalo mi …

1

Vi ne estas bela…sed tute ne gravas.

verdamaro ĉiutaga vivo

Post danki al Amplifiki pro pruntedoni al mi la titolon de tiu ĉi blogero, mi volas rakonti du lastatempajn okazaĵojn de mia vivo. Antaŭ kelkaj semajnoj, dum mia serĉado de nova laboro, mi legis anoncon por sekretariino en kuracista studio. Inter la postuloj estis listigita “bela aspekto” kaj oni substrekis je la fino ke kandidatiĝu nur kaze de posedo de ĉiuj priskribitaj postuloj. Mi iom hezitis. Por esprimi la malkomforton kaŭzitan en mi de tiu anonco, mi afiŝis demandon en mia Facebook-paĝo, ĉu mi kandidatiĝu aŭ ne. Tio kio okazis kaŭzis eĉ pli da malkomforto. Mia fb-amikaro komencis komentadi. Iuj diris ke mi ne zorgu, ĉar ofte …

7

Ĉu ni povas esti amikoj?

gantacxo ĉiutaga vivo

Enhavaverto: perforto, manipulado de iĉoj. Mi volus skribi pri la temo de amikeco inter viroj kaj virinoj. Min mem mi konsideras tute taŭga amikmaterialo, tamen mi ofte renkontas certan problemon, specife kun viroj. Antaŭ nelonge okazis al mi afero kiu bone priskribas la situacion kaj pere de ĝi bone klarigeblas kial la “amikzono” (“friendzone”, sed bonvolu proponi alian tradukon en la komentoj se vi havas pli bonan) estas seksisma stultaĵo. Mi amikiĝis kun certa Steĉjo, tute mojosa knabo, kiu iĝis tre proksima animfrato. Post monatoj da amikiĝo venis agnosko ke li enamiĝis en min, kio estis problema ĉar ne estis …

3

Knaboj kontraŭ knabinoj

verdamaro ĉiutaga vivo

Pasintdimanĉe vizitis min mia kuzino kun siaj gefiloj. Estis interesa posttagmezo por pripensi la seksismon kiu trafas nin, jam ekde nia naskiĝo kaj dum nia infanaĝo. La ino estas 7 jaraĝa, la iĉo aĝas nur 3 jarojn kaj duono. Mi havis por ili du donacojn, kiujn mi trovis hazarde en la skatolo de “Happy Meal”. Temis pri du brakhorloĝoj, unu verda kun bildo de Ben Ten, kaj unu rozkolora kun bildo de Hello Kitty. Je la disdonado, mi montris la verdan al la iĉo kaj la rozkoloran al la ino, dirante: “Tiu ĉi por vi, kaj tiu ĉi por vi, aŭ male, …