Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo Veronika analizas la ideojn ĉirkaŭ seksume transdoneblaj malsanoj de historia vidpunkto, fokusiĝante pri tio kiel oni traktas (mal)sanon laŭ genra kaj etna vidpunktoj. Claude Quétel skribis en la jaro 1992 ke nenio pli bone montras la veron pri socioj kaj ŝtatoj ol iliaj historioj de sano kaj malsano. Ĝuste tiutempe multaj ŝtatoj luktis kontraŭ epidemio de HIV. Sed Quétel celis ne kiel la ŝtato kaj ĝia politiko traktas la viruson mem, sed kiel ĝi aliras la “malsanulojn” kaj iliajn korpojn kiuj faras …