Inoj sifilison transdonas, iĉoj je ĝi suferas

PK Amaskomunikiloj, rasismo, seksumsano

Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo Veronika analizas la ideojn ĉirkaŭ seksume transdoneblaj malsanoj de historia vidpunkto, fokusiĝante pri tio kiel oni traktas (mal)sanon laŭ genra kaj etna vidpunktoj. Claude Quétel skribis en la jaro 1992 ke nenio pli bone montras la veron pri socioj kaj ŝtatoj ol iliaj historioj de sano kaj malsano. Ĝuste tiutempe multaj ŝtatoj luktis kontraŭ epidemio de HIV. Sed Quétel celis ne kiel la ŝtato kaj ĝia politiko traktas la viruson mem, sed kiel ĝi aliras la “malsanulojn” kaj iliajn korpojn kiuj faras …

5

En Slovakio okazos referendumo pri familio

PK novaĵoj

Lastatempe la plej diskutata temo en la slovaka socio estas la tielnomata ”referendumo pri tradicia familio”, kiu okazos post kelkaj tagoj, la 7an de februaro. Eble ankaŭ iuj el vi jam aŭdis pri la referendumo. Ni do decidis per ĉi artikolo informi ankaŭ tiujn, kiuj ne ankoraŭ regas la slovakan lingvon perfekte. En Aprilo 2014 la civitana iniciato Alianco por Familio ekkolektis subskribojn por okazigi la referendumon. Por povi okazigi referendumon, necesas ke minimume 350 000 civitanoj subskribu peticion. Fine de aŭgusto 2014, do post nur kelkaj monatoj, la necesa kvanto de subskriboj estis kolektita, tamen multaj el la metodoj …