Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro. Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro. Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en …