Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn. …