Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn. …
Inoj sifilison transdonas, iĉoj je ĝi suferas
Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo Veronika analizas la ideojn ĉirkaŭ seksume transdoneblaj malsanoj de historia vidpunkto, fokusiĝante pri tio kiel oni traktas (mal)sanon laŭ genra kaj etna vidpunktoj. Claude Quétel skribis en la jaro 1992 ke nenio pli bone montras la veron pri socioj kaj ŝtatoj ol iliaj historioj de sano kaj malsano. Ĝuste tiutempe multaj ŝtatoj luktis kontraŭ epidemio de HIV. Sed Quétel celis ne kiel la ŝtato kaj ĝia politiko traktas la viruson mem, sed kiel ĝi aliras la “malsanulojn” kaj iliajn korpojn kiuj faras …
Intervjuo kun Masaki C. Macumoto, kvira kaj feminisma aktivisto el Japanio
Masako C. Macumoto estas verkisto, aktivisto, kaj YouTube-isto pri kviraj kaj feminismaj temoj el Japanio. Ni tradukis intervjuon al li, dum kiu li parolas pri sia vivo, aktivismo, kaj ligoj al feminisma kaj GLAT-a aktivismoj.
Kion Iĉoj Klarigis al Ni: „Mansplaining“ aŭ „Virklarigaĉo“ en Niaj Vivoj
Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo, Dana demandis al siaj konatulinoj kion iĉoj jam virklarigis al ili. Kelkaj el la respondoj estis nekredeblaj. Mi demandis miajn konatulinojn pri kelkaj ekzemploj de virklarigaĉo, kiujn ili spertis en sia vivo. Antaŭ ol dividi kun vi la ekzemplojn mem, mi ŝatus klarigi kio entute estas virklarigaĉo. Virklarigaĉo (esperante foje ankaŭ nomata iĉklarigo, virklarigo, klarigiĉaĉo, eksplikiĉaĉo aŭ simile) estas traduko de la angla vorto mansplaining, kiu siavice konsistas el la vortoj man (iĉo) kaj splaining (derivita de la vorto explaining – klarigado). La vorto …
Ses konsiletoj por intimeco post mistraktado
De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie. Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste. Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj …
Ĉi tiu ĉina feministo volas esti la unua malferme lesba advokato, kaj polica ĝenado ne ĉesigos rin
Enhavavertoj: mencioj de policdemandado, torturo, batado de infanoj/virinoj, lesbofobio. Ĉi tio estas traduko de angla artikolo de The Washington Post, legebla ĉi tie. Spronata de la subteno, kiun ri ricevis kaj en- kaj eksterlande, unu el la ĉefaj feminismaj aktivistoj de Ĉinio ĵuris daŭrigi batali por inaj rajtoj post ria liberigo de internigado pasintsemajne, malgraŭ ĝenado de la polico. Li Tingting, 25-jaraĝa, lesba aktivisto pri inaj rajtoj, estas verŝajne la plej eminenta el la kvin inoj, kiuj estis internigitaj dum frua Marto pro planado distribui glumarkojn ĉe busstacidomoj por pliigi konscion pri seksĝenado en publika transporto. Internigitaj dum 37 tagoj, …
Monogamio ruinigis amikecon
Ĉi tiu artikolo estas traduko de jena angla artikolo. Indas komenti, ke ĉi tiu artikolo speciale fokusiĝas pri (am)rilatoj en okcidenta kunteksto, tamen nuntempe la romantikismo iĝas sufiĉe tutmonda afero. Vi scias, kio mojosas? Amikoj. Amikoj estas mirigaj. Vi parolas al ili pri viaj kunaj interesoj kaj viaj sentoj. Vi faras aktivaĵojn, kiujn vi ŝatas, kaj vi brakumas kaj vi kune travivas la malfacilaĵojn de la vivo. Amikoj estas la homoj en via vivo, kiuj veturigas vin laborejen, kiam via aŭto paneas. Amikoj estas tie por ludi tabloludojn. Se vi bezonas plendi pri via tago ĉe la laborejo, amiko havas …
Mi estas fenestro
Enhavaverto: reprezentoj de genrodisforio. Kutime mi ne interesiĝas pri muzikaj festivaloj dissendataj per televido. Unu el ili kiun mi evitegas estas “Sanremo”, festivalo de la itala muziko. Mi ne ŝatas ĝin ĉar tro ofte la kantoj estas banalaj, mielecaj, sensukaj. Kompreneble, troviĝas esceptoj kiuj kaptas mian atenton unue per la tekstoj. Tiu kiun ni volas prezenti al vi hodiaŭ titoliĝas “Mi estas fenestro”, ĝin verkis Grazia Di Michele por Mauro Coruzzi, kaj ambaŭ kantas ĝin, jen alterne jen samtempe. Mauro Coruzzi estas famkonata figuro en la itala televido kiel “Platinette”, reĝinjo (drag queen): ri estas diskutiga kaj provokema, ofte per inteligentaj …
“Policano en Ukrainio diris, ke li arestas min pro mia nigreco. Mi aprezis tion.”
Enhavaverto: rasismo, polica perforto. Esti nigrulo en Ukrainio montris al mi ĉio, kio malĝustas pri raso en Usono. Ĉi tiu artikolo estas traduko de la jena artikolo el la angla. Ĝi origine estis verkita de Terrell Jermaine Starr. Estas kelkaj ligiloj al anglalingvaj retpaĝoj en la origina teksto. Mi estis jam senhejma – nescia viktimo de domdiskriminacio – kiam mia aviadilo surteriĝis ĉe Kijivo, Ukrainio dum la somero de 2009. Mi vojaĝis per Fulbright-subvencio por esplori pri la vivoj de durasaj ukrainoj, kaj mi antaŭĝojis ekscii, pri kiel la slava lando povus estigi denaskajn ukrainojn, kiuj aspektis kiel mi, juna …
Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra
Enhavaverto: mencioj kaj diskutoj pri memmortigo kaj murdo de transgenraj homoj. Multe furoris en la amaskomunikiloj dum la lastaj semajnoj la historio de Leelah Alcorn, transgenra dekumjarulino, kiu mortigis sin, publikante sian memmortignoton en la blogpaĝaro Tumblr. Leelah volis, ke ŝia memmortigo estu signifa kaj disvastigita, kaj ni do decidis traduki ĝin kaj republikigi ĝin ĉi tie, okaze, ke vi ne jam legis. Certiĝu, ke vi estas preta antaŭ ol legi ĝin, ĉar ĝi estas vere kortuŝa kaj eventuale angoriga:
- Page 1 of 2
- 1
- 2