3

Monataĵoj kiel artaĵoj

PK transgenraj aferoj

Enhavavertoj: menstruo, transfobio, sango. Period Project (esperante “Menstrua projekto”) estas interesa nova artprojekto kiu uzas menstruan sangon kiel materialon por esplori kaj malstabiligi la rilatojn inter genraj roloj, socia justeco kaj homa biologio. Ni ĝojas prezenti al vi la projekton pere de intervjuo kun ĝia kreanto, Anĝel. Vi povas sekvi ĝin ĉe Tumblr kaj Facebook.

Amaraj kaj karaj: la poetduopo DarkMatter

Ariel Bonkorpa Aktivismo, prezento

Enhavaverto: diskutado pri transmisogena perforto La 12an de junio mi iris al Londono por ĉeesti eventon de DarkMatter (‘Malluma Materio’), sudaziana transgenra poetduopo. Ili elektis la nomon, ĉar “malluma materio kaj malluma energio konsistigas 96%-on de la universo, sed oni ne povas vidi nek kompreni ilin, krom en iliaj efikoj”. Ilia politiko faras same – videbligante fenomenojn krome komprenataj laŭ iliaj efikoj. Ili estas bazitaj en Novjorko, sed ĉimomente faras rondiron de Eŭropo, kaj kiel fervora ŝatanto kaj sekvanto de ili rete, mi ĝojsaltis je la ebleco spekti ilin. Varbobildo de la evento

5

Kuraca Kolero

Ariel Bonkorpa Aktivismo, transgenraj aferoj

Enhavaverto: mistraktado de aliancanoj, biologia determinismo. Semajnon antaŭe mi iris al la lanĉevento de inform- kaj pensigkampanjo pri transeco en mia universitato, Make No Assumptions (‘Ne Antaŭsupozadu’), kies (anglalingva) retpaĝo estas tre leginda kaj informplena. La aranĝo prenis formon de parolrondo, kie ĉiu rajtis demandi kaj respondi, aŭ priparoli siajn spertojn. Depost mia elŝrankiĝo kiel transgenrulo ĉi tio estis la unua aranĝo tia, ĉe kiu mi ĉeestis. Mi trovis, ke, egale kiom mi male strebis, mi ĝeniĝis kaj koleriĝis je iuj demandoj. Ŝajnas, ke kelkaj homoj tute faris neniom da propra esplorado kaj simple atendis ke la transgenruloj klarigu ĉion al ili, kvankam …

1

Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra

Ariel Bonkorpa transgenraj aferoj

Enhavaverto: mencioj kaj diskutoj pri memmortigo kaj murdo de transgenraj homoj. Multe furoris en la amaskomunikiloj dum la lastaj semajnoj la historio de Leelah Alcorn, transgenra dekumjarulino, kiu mortigis sin, publikante sian memmortignoton en la blogpaĝaro Tumblr. Leelah volis, ke ŝia memmortigo estu signifa kaj disvastigita, kaj ni do decidis traduki ĝin kaj republikigi ĝin ĉi tie, okaze, ke vi ne jam legis. Certiĝu, ke vi estas preta antaŭ ol legi ĝin, ĉar ĝi estas vere kortuŝa kaj eventuale angoriga: