9

Genroneŭtralaj necesejoj

Ariel Bonkorpa Rimedoj, transgenraj aferoj

Ĉi tiu artikolo estas nova rimedo de nia blogo. Por vidi aliajn rimedojn, ekz. sekurspacan regularon, informojn pri enhavavertoj ktp., klaku la rubrikon ‘Rimedoj’ supre. Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio. Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage. Se vi estas …

1

Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra

Ariel Bonkorpa transgenraj aferoj

Enhavaverto: mencioj kaj diskutoj pri memmortigo kaj murdo de transgenraj homoj. Multe furoris en la amaskomunikiloj dum la lastaj semajnoj la historio de Leelah Alcorn, transgenra dekumjarulino, kiu mortigis sin, publikante sian memmortignoton en la blogpaĝaro Tumblr. Leelah volis, ke ŝia memmortigo estu signifa kaj disvastigita, kaj ni do decidis traduki ĝin kaj republikigi ĝin ĉi tie, okaze, ke vi ne jam legis. Certiĝu, ke vi estas preta antaŭ ol legi ĝin, ĉar ĝi estas vere kortuŝa kaj eventuale angoriga: