Hodiaŭ estas La Internacia Tago por Rememoro de la Sklavkomerco kaj ties Abolicio. Por atentigi kaj pensigi pri ĉi tiu tago, mi prezentas liberan tradukon (liberan, ĉar la medioj de artikolo kaj pepĉeno estas malsamaj) de pepĉeno pri statuoj, kiuj reprezentas la sklavliberiĝon, originale farita de Samuel Sinyangwe, aktivisto pri nigraj rajtoj en Usono.
“Policano en Ukrainio diris, ke li arestas min pro mia nigreco. Mi aprezis tion.”
Enhavaverto: rasismo, polica perforto. Esti nigrulo en Ukrainio montris al mi ĉio, kio malĝustas pri raso en Usono. Ĉi tiu artikolo estas traduko de la jena artikolo el la angla. Ĝi origine estis verkita de Terrell Jermaine Starr. Estas kelkaj ligiloj al anglalingvaj retpaĝoj en la origina teksto. Mi estis jam senhejma – nescia viktimo de domdiskriminacio – kiam mia aviadilo surteriĝis ĉe Kijivo, Ukrainio dum la somero de 2009. Mi vojaĝis per Fulbright-subvencio por esplori pri la vivoj de durasaj ukrainoj, kaj mi antaŭĝojis ekscii, pri kiel la slava lando povus estigi denaskajn ukrainojn, kiuj aspektis kiel mi, juna …