4

La Fablo de la Ungolakoj

Ariel Bonkorpa Uncategorized

Ĉisemajne ni prezentas al videon, kiun faris Paulína kaj Rolando, pri privilegioj. Estas certe vaste kaj sufiĉe ofte miskomprenata temo, do ni decidis prezenti ĝin en la formo de fablo, reprezentante privilegiojn per… ungolakoj! Sonas strange, ĉu ne? Sed spektu la videon, kaj eble vi pli komprenos 🙂 Vi cetere eble rimarkis, ke la video estas en nova YouTube-kanalo. Estas tie, kie ni afiŝos niajn ontajn videojn. En la venontaj semajnoj estos pliaj, do nepre abonu nin ankaŭ en YouTube!

9

Sekurspaca Regularo por Kunsidoj kaj Diskutrondoj

Ariel Bonkorpa Rimedoj

Ĉi tio estas la tria el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.   Jen kelkaj bazaj aferoj, kiujn oni povas fari en kunsidoj kaj diskutrondoj, por ke ĝi estu sekura spaco por ĉiuj, kaj ke ĝi fluu rapide kaj estu produktiva. ‘Sekura’ ĉi tie ne nur signifas fizikan sekurecon, sed ankaŭ sekureco kontraŭ fobioj, personaj atakoj, kaj eventuale ĉagrenigaj diskuttemoj.

2

Pozitiva rondo

Ariel Bonkorpa pozitiveco

Ĉi-semajne en Egalecen ni decidis fari ion novan – pozitivan rondon! En la video, Rolando kaj Paulina rakontas pri pozitivaj spertoj rilate el egaleco. La videon ni faris dum ni ĉeestis Interlingvistikan Simpozion en Poznan, kaj poste Arkones, kie ni faris sukcesoplenan diskutrondon pri GLAT.