La malcertaj originoj de la Internacia Virina Tago

verdamaro Aktivismo, Aktuale

(fontoj: Vikipedio kaj Chiara Lalli “L’invenzione dell’8 marzo”) “La Internacia Virina Tago estas celebrata hodiaŭ, ĉar iuj laboristinoj mortis bruligitaj en incendio en tekstila fabriko la 8an de Marto antaŭ multaj jaroj”. La unuan fojojn kiam mi aŭdis tiun ĉi rakonton, estis de mia instruistino en bazlernejo, kaj ekde tiam mi ĉiam sciis ke tio estas la origino de la Internacia Virina Tago. Nur hieraŭ mi malkovris ke tiu estas fakte fonda mito, kaj ke la originoj de tiu ĉi evento estas malcertaj, inkluzivantaj diversaj versioj, kiuj miksiĝis en rakonto kiu tute ne similas al preciza historia rekonstruo. Ni eku …

4

Forgesu pri floroj: 5 manieroj kiel festi la Internacian virinan tagon

PK Aktivismo

Postmorgaŭ, la 8an de marto, estas la Internacia virina tago. En multaj landoj oni festas ĉi tiun tagon per tio ke inoj ricevas (ofte de iĉoj) florojn, dolĉaĵojn aŭ aliajn donacetojn, kune kun gratuloj (indas demandi: gratuloj al kio?). Sed redukti ĉi tiun tagon al flordonacado ne nur malvidebligas la problemon de malegaleco, sed eĉ reprezentas ĝuste tiujn patriarkecajn sintenojn kiujn la Virina tago celas kontraŭbatali. Do, kiel vi povas festi la Virinan tagon anstataŭe? Ni pretigis por vi liston kun kelkaj konsiloj: Partoprenu eventon. Plej verŝajne en via urbo okazas iu demonstracio, prelego, diskutrondo, teatraĵo, filmmontrado aŭ simila aranĝo. …