5

Ombro sur interna pejzaĝo

PK literaturo

La plej lasta libro, kiun ni legis kaj pridiskutis en nia libroklubo, estis Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. Ĝi estis verkita en 1984, kaj havas aŭtobiografian karakteron. La legantoj povas enrigardi la mondon de la ĉefrolulino, kiam amata viriĉo disiĝas kun ŝi. Sed la rakonto mem ne tro gravas en la libro. Ĝi ne konsistas de unueca historio, sed de aro da zorge elektitaj bildoj, komplekse aranĝitaj en multtavola, nelinia teksaĵo. Momentoj de post la disiĝo estas interplektitaj kun diversaj scenoj okazintaj dum la daŭro de la rilato, sed ankaŭ kun aliaj memoroj: homoj, leteroj, ĉiutagaĵoj, Esperantujo, fikciaĵoj, …

2

La interreto ne estas egaleca medio por sukcesa komerco, des pli se vi estas virino

Benita Uncategorized

En mia laborvivo fojfoje okazas, ke oni primokas virinojn ĉi maniere: “se via ideo estas tiom brila, realigu ĝin! Iĝu entreprenisto ekzemple.” Oni aldonas: “La interreta epoko estas brila historia momento, ĉar ĝi kreas por ĉiuj la samajn kondiĉojn, nur provu kaj spertu.” Mi konscias, ke formale estas tiel, sed spertoj de miaj amikinoj kaj koleginoj montras alian realecon: esti virino ne helpas al vi, eĉ se vi estas ĉereta enterprenistino. Antaŭnelonge mi trovis sciencan artikolon kiu pruvas miajn supozojn, kaj mi sube prezentas resumon de ĝi.  Virinoj, kiuj estras ĉeretan entreprenon, malpli verŝajne ricevas fondusajn financojn aŭ estas traktataj …

1

Diru NE al Perforto Kontraŭ Virinoj!

PK Aktivismo, edukado

Enhavaverto: diversaj priskriboj de perforto Ĉiujare inter la 25a de Novembro (Internacia Tago de Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj) kaj la 10a de Decembro (Internacia Tago de Homaj Rajtoj) okazadas la tutmonda kampanjo 16 Tagoj de Aktivismo kontraŭ Genre Bazita Perforto. La kampanjo estas vere internacia, do profitu de la ŝanco trovi organizojn en via propra regiono, kiuj okupiĝas pri ĝi kaj okazigas proteston, ekspozicion, diskuton, filmmontradon, monkolekton, trejnadon, subskribadon de peticio aŭ alian agadon. Ankoraŭ restas kelkaj tagoj ĝis la fino de la kampanjo, do ni ŝatus kuraĝigi vin trovi kaj partopreni unu el la konektitaj eventoj en via loĝloko. …

2

Kiel mi lernis akcepti mian aspekton.

Egalecen korpa pozitiveco

Jen rakonto, kiun sendis al ni leganto de la blogo. Enhavaverto: korpa hontigado, ĉikanado, kultura alpropriigo. Mi ŝatus rakonti al vi mian personan historion pri mia aspekto kaj la socio. Mi estas ino kaj sufiĉe frue mia aspekto iĝis en la centro de socia atento. Kiam mi estis en lernejo, mi ne ŝminkis. ne tro interesiĝis pri modo kaj aĉetado de vestaĵoj kaj estis tre malgranda kompare al aliaj knabinoj. Kiam ĉiuj aliaj knabinoj jam havis mamojn, miaj nur iomete komencis kreski. Mi estis sana homo, mi kreskis kun rapideco kiun elektis mia korpo kaj estis tute normala, ja ne …